3/22/2017

Kara Tisto


La ceremonio de finstudado en Feliĉa Lernejo


















Kara Tisto,

Kiel vi fartas en la milita tendaro?
Ĉu vi legis mian mesaĝon ĵus senditan?

Ĉijare, dum la ceremonio de finstudado en Feliĉa Lernejo,
ni, instruistoj, kantis al la du diplomintoj, Eko kaj Iskandal.
Tiam hazarde mi pripensis vin.
Kial? Verŝajne, nenial.

Antaŭ kelkaj tagoj ĉir. la 21a, al mi subite telefonis vi,
kiu ankoraŭ militservas en urbo Wonju 원주 fore de Seulo.
Kia surprizo estis tio ! Verdire, mi surpriziĝis aŭdante vian voĉon.
Ĉar tio tute ne estas ordinara afero.

'Kio okazas?'

"Sonĝanta, mi promesis al vi, ke mi partoprenos en Seula UK 2017."
Via voĉo estis laŭta, tamen emocia.
"Ho, Tisto, vi gardis tion, kion vi deklaris antaŭ 4 jaroj !"
Ankaŭ la mia tremis pro granda ĝojo.
Pro la permesita tempo de via milita trupo, vi urĝe parolis,
ke vi deziras vere vidi la internacian feston, UK-on, eĉ nur unu aŭ du tagojn.
Vi senĉese demandadis ion tion pri la UK.
Bravo, Tisto! Vi ne forgesis Esperanton.

Ĉu vi scias, kiom grandan donacon vi alkunportis en tiu vespero?
Dankon, Tisto kaj fartu bone ĝis kiam ni nin revidos en la UK....


P.S : Ne forgesu viziti vian mesaĝujon !







3/16/2017

Nova vento blovas


1.
Koreio ekas prepari novan venton.
La 10a de marto 2017 estas memorinda tago.
En nia historio, unuafoje prezidento estis akuzita laŭleĝe.
Dum du monatoj, ĉiusemajnfine, grandaj manifestacioj okazis.
Kaj finfine tion decidis 8 ĉefaj juĝistoj, apartenantaj de konstitucia juĝejo. 
Nun la prezidentino restas en sia propra domo kiel ordinara koreino
kaj baldaŭ prokuroro enketos por klarigi ŝian krimon.
Nova vento blovas en Koreio.


2. 
En nia vilaĝo ekblovas printempa vento.
De la frumateno, kultivistoj bruas por labori en sia kampo.
Ankaŭ Dalmini komencas plugi la grundon, kiu moliĝas.
Ĉe la kampo, lia modesta ŝirmejo akceptas printempan sunbrilon.
Sur la blanka tablo, videblas 
eroj da tabako por volvi, kafo, elkartona glaso.
Ĉie printempas.







3. 
Mia kampara modesta domo, 
kies posedanto preskaŭ senpage luas al ni, ĵus alivestiĝis.
Nova blua kanapo liverigita helpis la ĉambron iĝi biblioteko.
La ŝtofo, kiun Miori donacis al mi, ĉiam allogas min manĝi "croissants".
(Sur la ŝtofo, desegnitaj bildoj estas francaj koko, baquette, Tour Eiffel kaj vino)
La elkartona kamelo de Drom, staranta sur la bretaro, 
ofte elvokas la infanojn el mia koro.
Mia nova biblioteko estas plena je sopira vento.