11/13/2017

Du epizodoj kun Donald Trump




La 7an de novembro,
Koreio oficiale akceptis la usonan prezidenton, Donald Trump.
Laŭ sia itinero de Azia turneo, li vizitis Japanion, Koreion, Ĉinion,
kaj sinsekve Vjetnamion kaj Filipinon.

Dum lia vizito en Koreio, du tagojn, multaj aferoj strategie okazis.
Inter tiuj, li tre bedaŭris, ke nebula vetero malhelpis
la helikopteron surteriĝi por viziti DMZ.
Male, du epizodoj rilate al lia vizito estas signifaj por Koreoj.

Dum la ŝtata festeno en Verda Domo,
nia prezidento, Moon, prezentis al Trump specialan avinon, 90-jaraĝan,
kiu estis persekute uzita de japanaj soldataroj dum milito.
Trump varme salutis ŝin kaj brakumis.




Due, la festena plado estis preparita tre simbole.
Jen, diversaj grajnoj sanigaj kaj koretipaj,
Ankoraŭ koretipa viandaĵo, nomata Bulgogi kuirita kun 360-jara sojosaŭco,
Fritita platfiŝaĵo, nomata limando, kiun la usona prezidento ŝatas manĝi,
ĉefe salikoko, malfacile fiŝkaptita en la insulo Dokdo,
kiu estas politike varma terpomo inter Japanio kaj Koreio,

La plado de la festeno, ne luksa, tamen signifohava, eĉ humura,
kaj la varma brakumo inter Trump kaj la 90-jara avino,
donis al koreoj emocion kun rideto.

Sincere, lastatempe, ni koreoj vee sentis malesperon
kaŭzitan de regadoj de antaŭaj prezidentoj.
Sed tamen la paŝoj de nova prezidento blovigas freŝan venton.






3 commentaires:

  1. Kara Ana,
    Estas plezuro legi viajn artikolojn.
    Dank'al ili mi estas ankoraux iomete en Koreio ...
    Amike
    Miori

    RépondreSupprimer
  2. Coucou Miori,
    Prefere mi ĝojas pro tio, ke vi kelkfoje vizitas mian blogon.
    Estas jam lasta monato de 2017. Havu feliĉajn tagojn...

    RépondreSupprimer
  3. Mi admiras vian blogon, Ana ! Mi jxaluzas la belecon kaj la delikatecon de viaj komentoj...

    Mikru

    RépondreSupprimer