1/14/2017

Novaj kolegoj en Esperantio



En Hispanio kun Klara & Michele, julio, 2012


En la jaro 2012, somere, ni sep virinoj estis en Hispanio.
Miaflanke, mi kondukis kvar instruistojn el 4 LLG-j kaj
1 oficistinon de LLG Solidara Asocio.
4 monatojn antaŭ la vojaĝo, mi varbis deko da instruistoj de LLG-j
por instrui Esperanton kaj fari E°vojaĝon dum somera ferio.

Jen estis mia strategio :
se ili sukcesos ricevi 20 lecionojn,
mi gvidos ilin al iu ajna lando, kien ili deziras vojaĝi.
Do, kelkaj kriis : Hispanio ! Francio !
Kial ne?
Esperantistoj estas en la tuta mondo.

Mia celo estis, ke unue ili, instruistoj de LLG-j, lernu Esperanton
kaj poste ili mem instruu ĝin en sia lernejo.
Dum la vojaĝo, ili klare rimarkis, ke Esperanto vere vivantas.
Ni kune fondis klubon<Esperanto Sarang-bang> ene de LLG-oj.
Tamen, bedaŭrinde, post 3 jaroj,
ili, ĉiuj forlasis sian tiaman profesion kiel LLG-instruisto krom mi.
Jen, estas la teamo de organizantoj de LLG-Koreio.
tri konsistas el komencaj membroj plus tri aldonitaj aktivuloj.



La nunaj organizantoj de LLG-Koreio,
de la dekstro, Hela, Esther, mi, Lucia, Minmin kaj Oazo


Fine de la jaro 2016, mi vojaĝis kun nova grupo da instruistoj de LLG.
Ili ekinstruas Esperanton kaj "os" en siaj lernejoj.
Ni kune partoprenis en Transjara Kurskunsido de Esperanto-Populariga Asocio.
Sur la foto, mankas la juna instruistino, Yeul.
Ni ĉiuj apartenas al 4 LLG-oj.


En Japanio kun Juna, Diablo, Jana, Son, Nami,  decembro, 2016


Por LLG-instruistoj, kiuj estas malfermitaj pri vivmanieroj,
Esperanto estas tre taŭga medio.
Pere de ili, la bona ideo, Esperanto disvastiĝos al la mondo.

Kuraĝon al ili !!




1/03/2017

Lernadi Esperanton en Kameoka




Jen, estas klaso de Jasuo, japana esperantisto,
kie miaj lernantoj partoprenas.
Kompreneble, nun estas la tempo paŭzi.
Kelkaj malaperis, tamen la klason vizitis du japanaj knabinoj,
kiuj lernas Esperanton en alia klaso.
Leo, plej alta sur la foto, helpas ilin komunikiĝi per Esperanto, la angla.




La saman tempon, en alia klasĉambro,
miaj 4 kolegoj, kiuj laboras en tri alternativaj lernejoj en Koreio,
gaje lernas Esperanton en la klaso de Ĵoze, brazildevena esperantisto.
Ili eklernis Esperanton ĉir. 1 jaron de Michel, franca esperantisto per skajpo.
Kaj ĉifoje, gardinte la motivon pli altigi sian nivelon,
ili kuraĝas partopreni en nuresperanta kurso de Ĵoze.




Miaflanke, mi prelegas pri Korea E° movado de lernejanoj.
La titolo estis <Koreaj Infanoj en Esperantio>.
Kiel ĉeforganizanto de IIK2017, mi volis emfazi,
kiom gravas edukado de infanoj kaj adolskantoj por nia futuro.
Post la prelego, kelkaj interesaj proponos aperis.
Krome, Oomoto decidis sendi kelkajn infanojn al Seula IIK.

Mia sonĝo ankoraŭfoje iomete antaŭeniras, ke
alternativaj lernejaj instruistoj praktiku bonan ideon, Esperanto
kaj ke ĉiulandaj aktualaj instruistoj ligiĝu por kunlabori.




1/01/2017

Transjara Kurskunsido en Japanio



Oomoto templo en Kameoka



La 29an de decembro, 6 instruistoj kaj 11 adoleskantoj flugis al Japanio.
Ili apartenas al 4 LLG-oj (Liberaj Lernejoj por Geknaboj).
Ni cefe partoprenas en Transjara Kurskunsido de Esperanto Populariga Asocio.
La tagordo de TK daŭris dum 4 tagoj.
Kursi, manĝi, kursi kaj dormi estas ĝia enhavo.
Ĉijare 8 koloraj kursoj estas organizitaj.

LLG-instruistoj ĉeestas en la kurso de Ĵoze, brazildevena esperantisto.
LLG-adoleskantoj lernas Esperanton de Jasuo, japana esperantisto.

Tamen, kiel kutime, ekstere de la kurso estas tre efika por ili.
Ekzemple, ĉiuvespere, adoleskantoj de japanio, koreio kaj nepalo
nature amikiĝas kaj interkomunikiĝas.

Pere de kiu komunikilo?
Per gestoj, google traduko, poŝtelefono kaj eĉ per mieno,
ili samaĝaj interesiĝis unu pri la aliaj.

Esperanto estas bazo de nia amikeco, tamen vasta fundo.

Jen, bv. apreci filmeton pri nia vojaĝo, farita de Juna, unu partopreninto.

                      https://youtu.be/zPwvNWmIHT8